Atiko
Atiko estis la regiono sudoriente de Beotio kaj okcidente de la Istmo de Korinto. Atikon regis du fruaj reĝoj, Akteo kaj la ter-naskita Kekropso, duonhomo, duonserpento. Atiko origine nomiĝis Akte aŭ Akteeo laŭ sia unua reĝo, Akteo. Lia filino Agraŭlo edziniĝis al la ter-naskita Kekropso, filo de Hefesto. Kekropso havis la korpon kaj kapon de homo, sed la voston de serpento. Oni ne konfuzu lin kun la atena reĝo de la sama nomo, kiu estis la filo de Ereĥteo. Akte aŭ Akteeo tiam estis renomita Kekropio, laŭ Kekropso. Ĝi poste estis renomita Atiko laŭ Atiso, filino de Kranao.
La ĉefaj urboj en Atiko estis:
La ebenaĵo de Maratono estis menciita plurfoje en grekaj mitoj, kaj ĝi estis la sceno de la plej decida batalo, en kiu la Atenanoj venkis la potencon de Persujo en 490 a.K.
Rilataj Informoj
Nomo
Akte aŭ Akteeo
Kekropio
Atiko, Attica, Αττική.
Fondinto
Akteo
Regantoj
Akteo, Kekropso, Kranao.




