Enchanted Objects
Fragarach
Posedantoj: Manannan, Lugh
Fragarach (Frecraid, Freagarthach) estis ankaŭ nomata la “Respondilo”, kaj apartenis al Manannan MacLir kaj Lugh Lamfada. Tio povus esti unu el la trezoroj de la Tuatha De Danann. Vidu sube, pri la Glavo de Findias.
Glavo de Findias
Posedanto: Nuada
La magia glavo farita en Gorias, unu el la urboj en Tír na nÓg. La glavo estis donaco al Nuada Airgedlámh. Ĝi verŝajne estis nomata Fragarach (Respondilo), kaj estis ankaŭ la glavo de Manannan MacLir kaj Lugh, vidu supre, pri Fragarach.
Gáe Assail
Posedanto: Lugh
La Gáe Assail aŭ “Fulma Lanco” estis alia trezoro de la Tuatha De Danann, el la urbo Gorias. La lanco estis uzata de Lugh en la Dua Batalo de Mag Tuired (Moytura), kontraŭ la Fomoranoj.
Kaldrono de Dagda
Posedanto: Dagda
La Kaldrono de Dagda estis alia trezoro de la Tuatha De Danann, el la urbo Murias. La manĝaĵo en la magia kaldrono neniam finiĝus kaj restaŭrus la forton kaj energion de tiuj kiuj manĝis el ĝi. Ĝi eble havis restaŭrajn potencojn, kiel kuracadon.
Uaithne
Posedanto: Dagda
La magia harpo de Dagda, kiu povis flugi al li se Dagda kantis al la harpo. La Fomoranoj ŝtelis Uaithne, sed la harpo reflugis en lian manon, mortigante naŭ Fomoranajn militistojn laŭ sia flugvojo.
Lia Fail
Posedanto: Nuada
La Lia Fail aŭ “Ŝtono de Destino” estis alia trezoro de la Tuatha De Danann, el la urbo Falias. La ŝtono donis laŭtan ĝemon por anonci la veran Altreĝon de Irlando.
Claidheamh Solius
Posedanto: Cu Chulainn
Claidheamh Solius (Cruiaidin Catutcheen) aŭ la “Glavo de Lumo”, apartenanta al Cu Chulainn.
Gáe Bolg
Posedantoj: Scathach, Cu Chulainn
Gáe Bolg estis la terura ĵavelino de Cu Chulainn. La militistino nomata Scathach donis la Gáe Bolg al Cu Chulainn.
Del chliss
Posedanto: Cu Chulainn
Del Chliss estis alia lanco de Cu Chulainn.
Dubán
Posedanto: Cu Chulainn
Nigra ŝildo.
Lámthapad
Posedanto: Conall Cernach
“Rapida al Mano”. Eble ŝildo, aŭ alie glavo.
Caladbolg
Posedanto: Fergus MacRoich
Caladbolg aŭ Fulma Glavo apartenis al Fergus MacRoich. Fergus uzis ĝin en la Bova Atako de Cooley, fendante monteton per unu svingo.
Leochain
Posedanto: Fergus MacRoich
Glavo de Fergus.
Ochain
Posedanto: Conchobar
La “Orelo de Beleco”. Ŝildo kun kvar oraj bordoj.
Mac an Lúin
Posedanto: Finn MacCumhaill
La glavo de Finn MacCumhaill.
Lanco de Fiacha
Posedantoj: Fiacha, Finn MacCumhaill
La magia lanco fakte apartenis al Fiacha, sed li ne sciis kiel uzi la potencon de la lanco. Fiacha donis la lancon al Finn, kiu uzis la lancon kontraŭ Aillén, la Brulanto, forigante la magian dormemon antaŭ mortigante Aillén per la lanco.
Móralltach
Posedantoj: Díarmait ua Duibne, Manannan
Móralltach (Granda Furiozo) estis la glavo de Díarmait. Díarmait uzis tiun ĉi glavon nur en aventuroj kiuj estis afero de vivo kaj morto. Manannan donis tiun ĉi glavon al Diarmait.
Begallta
Posedantoj: Díarmait ua Duibne, Angus Og
Begallta (Malgranda Furiozo) estis la glavo de Díarmait. Díarmait uzis la Begallta en pli malgravaj aventuroj kun malpli da risko.
Gáe Dearg
Posedantoj: Díarmait ua Duibne, Angus Og
Ruĝa lanco de Díarmait. Díarmait uzis la Gáe Dearg nur en aventuroj kiuj estis aferoj de vivo kaj morto. Diarmait ricevis tiun ĉi faman lancon de sia adoptpatro, Angus Og.
Gáe Buide
Posedantoj: Díarmait ua Duibne, Manannan
Flava lanco de Díarmait. Díarmait uzis la Gáe Buide en pli malgravaj aventuroj kun malpli da risko.
Borabu
Posedanto: Oisin
La korno de la Fianna, kiun Oisin trovis sub ŝtono. Ĝi estis ronda, kiel markonko, kaj kiam blovis, ĝi alvokus Fian-militistojn el ĉiuj partoj de Irlando.
Corrbolg
Posedantoj: Manannan, Lugh, Liath Luachra, Finn MacCumhaill
Gruosako aŭ corrbolg estis farita de Manannan Mac Lir. Iuchra ĵaluze mortigis Aife, filinon de Dealbhaoth. Ŝi estis en la formo de gruo ĉe sia morto, do Manannan uzis la haŭton de Aife por fari la magian sakon.
Standardo de Finn MacCumhaill
Posedanto: Finn MacCumhaill
La standardo de Finn MacCumhaill. Ĝi bildigis oran sunon leviĝantan el la blua marfundo.
Kaldrono de Reviviĝo
Posedantoj: Bran, Matholwch
En kimra mito, tiu ĉi kaldrono povis revivigi iun kiu estis morta malpli ol unu tagon, sed poste ili ne plu povis paroli.
Kaldrono de Inspiro
Posedanto: Ceridwen
Ceridwen provis uzi la Kaldronon de Inspiro aŭ Saĝeco por igi sian malbelan filon Morfran fama bardo.
Calwdvwlch
Posedanto: Arturo
Glavo de Arturo, antaŭulo de Excalibur.
Caliburn
Posedanto: Reĝo Arturo
Caliburn estis la originala latina nomo de la glavo de Reĝo Arturo, Excalibur. Laŭ Geoffrey de Monmouth, la glavo estis forĝita sur la Insulo de Avalon.
Excalibur
Posedantoj: Sinjorina de la Lago, Reĝo Arturo, Gawain
Excalibur (tranĉanta ŝtalon) estis la glavo de Reĝo Arturo. En kelkaj rakontoj, la glavo de Gawain ankaŭ estis nomata Excalibur. Ĉu tiu ĉi glavo estis la sama kiel tiu kiun portis lia onklo, estas neklara. Laŭ Geoffrey de Monmouth, la glavo estis nomata Caliburn, kaj ĝi estis forĝita sur la Insulo de Avalon. Tamen, la postaj legendoj diris ke Excalibur estis donita al Arturo de la Sinjorina de la Lago. Ĉe la morto de Arturo, la reĝo ordonis ke la glavo estu ĵetita en la lagon, aŭ de Girflet aŭ de Bedivere. Excalibur venis kun ingo kiu havis eĉ pli potencan magion; ĝi malhelpis la perdon de sango el vundoj. Tamen, la ingo estis perdita ĉar Morgan le Fay ŝtelis la ingon kaj ĵetis ĝin en lagon. En la kimraj tradicioj, la glavo estis nomata Caledvwlch.
Rhongowennan
Posedanto: Arturo
Lanco de Arturo. Ĝi estis poste nomata Ron.
Ron
Posedanto: Reĝo Arturo
La lanco de Reĝo Arturo. Ĝi estis originale nomata Rhongomynad en la kimraj rakontoj.
Wynebgwrthucher
Posedanto: Arturo
Ŝildo de Arturo.
Carnwennan
Posedanto: Arturo
Tranĉilo aŭ ponardo de Arturo.
Pridwen, Prydwen
Posedanto: Arturo
Ŝipo de Reĝo Arturo, laŭ la kimra poemo, la Spoils of Annwfn. Tiu ĉi ŝipo ankaŭ aperis en Culhwch and Olwen, kiam Arturo vojaĝis al Irlando por alporti la kaldronon de Diwrnach kaj la apron Twrch Trwyth. En posta artura legendo, Pridwen estis la nomo de la ŝildo de Arturo.
Pridwen
Posedanto: Reĝo Arturo
La ŝildo de Reĝo Arturo. Laŭ kimra tradicio, la ŝildo estis nomata Wynebgwrthucher. En la kimra poemo, la Spoils of Annwfn, la Pridwen estis fakte la originala nomo de la ŝipo de Arturo.
Fail-not
Posedanto: Tristan
Pafarko de Tristan.




