Gullveigo kaj Heido

Norse

Gullveigo estis Vanir-diino. Gullveigo verŝajne estis la diino de sanigado.

Gullveigo estis diino kun granda amo al oro. Ŝia konstanta babilado pri oro ĉagrenis la Asir-diojn. Gullveigo estis atakita en la halo de Odino. Ŝi estis turmentata: ripete traborita per lancoj, kaj bruligita trifoje en granda fajro. Ĉiufoje ŝi reenkarniĝis.

La Vanir postulis kompenso de la Asir pro la turmentado de Gullveigo: la Vanir volis la saman statuson kaj privilegion kiel la Asir. La Asir rifuzis, kaj milito eksplodis inter la du rasoj de dioj. La milito de Asir kaj Vanir daŭris 10 jarojn antaŭ ol la Asir konsentis pri la kondiĉoj de la Vanir.

El la fajro, Gullveigo reenkarniĝis kiel sorĉistino (fordoeda) nomata Heido (“Brilanto”), kiu praktikis sorĉarton konatan kiel seiðr.

La duobla diino Gullveigo/Heido iafoje estis konfuzita kun Freja, kiu ankaŭ praktikis la malhonoran specon de magio, seiðr, kaj ankaŭ havis amon al oro.

Rilataj Informoj

Nomo

Gullveigo – "Ora Likvaĵo" aŭ "Povo de Oro".

Heido – "Brilanto".

Rilataj Artikoloj

Kreita: 1999-Julio-23

Modifita: 2024-Majo-9