Ezopo
(Fabulisto, greka, ĉ. 620 – ĉ. 560 a.K.)
Enkonduko
Ezopo estis laŭ tradicio greka sklavo, kaj li estas konata hodiaŭ ekskluzive pro la ĝenro de fabloj atribuitaj al li. «Fabloj de Ezopo» (plej multaj el kiuj havas antropomorfajn bestojn kiel la ĉefajn rolulojn) restis popularaj tra la historio, kaj ankoraŭ estas instruitaj kiel moralaj lecionoj kaj uzataj kiel temoj por diversaj amuzaĵoj, precipe infanaj teatraĵoj kaj desegnofilmoj.
Biografio
Tre malmulte estas konata pri la originoj de Ezopo. Amorio, Frigio, Egiptio, Etiopio, Samoso, Ateno, Sardiso, Trakio kaj multaj aliaj lokoj estis sugestitaj de diversaj aŭtoroj kiel lia naskiĝloko. Kelkaj asertas ke lia nomo eble derivas de «Etiopo», vorto ofte uzata de la antikvaj grekoj por aludi al ajna malhelhaŭta popolo el la afrika interno. Lia naskiĝdato same estas necerta, sed la plej bona takso eble estas ĉirkaŭ 620 a.K.. Laŭ kelkaj mezepokaj tradicioj, li estis ekstreme malbela kaj misformita, kvankam ne ekzistas samtempa indico pri tio.
Kiel lia naskiĝo, la resto de lia vivo ankaŭ estas kovrita de obskuro. Li laŭdire loĝis dum iom da tempo kiel sklavo de viro nomata Ksanto en Samoso. Iam li devis esti liberigita (eble de sia dua mastro, Jadon, kiel rekompenco pro sia lernado kaj sprito) ĉar li poste estas registrita kiel faranta la publikan defendon de demagogo sur la greka insulo Samoso. Aliaj raportoj havas lin poste loĝanta ĉe la kortego de Kroeso, la reĝo de Lidio, kie li renkontis (kaj ŝajne impresis per sia sprito) Solonon kaj la Sep Saĝulojn de Grekio, kaj li ankaŭ laŭdire vizitis Atenon dum la regado de Peisistrato.
Laŭ la historiisto Herodoto, Ezopo renkontis perfortan morton per la manoj de la loĝantoj de Delfo, kvankam diversaj malsamaj kialoj por tio estis proponitaj. La plej bona takso por lia mortodato estas ĉirkaŭ 560 a.K..
Verkoj
Estas probable ke Ezopo mem neniam skribis siajn «Fablojn», sed ke la rakontoj estis transdonitaj buŝe. Oni pensas ke eĉ la originalaj fabloj de Ezopo verŝajne estis kompilo de rakontoj el diversaj fontoj, multaj el kiuj originis de aŭtoroj kiuj vivis longe antaŭ Ezopo. Certe ekzistis prozaj kaj versaj kolektoj de «Fabloj de Ezopo» jam en la 4-a jarcento a.K. Ili siavice estis tradukitaj al la araba kaj hebrea, plue riĉigitaj de aldonaj fabloj el tiuj kulturoj. La kolekto kun kiu ni estas konataj hodiaŭ verŝajne bazas sin sur 3-ajarcenta p.K. greka versio de Babrius, siavice kopio de kopio de kopio.
Liaj fabloj estas iuj el la plej konataj en la mondo, kaj estas la fonto de multaj frazoj kaj idiomaĵoj en ĉiutaga uzo (kiel «acidaj vinberoj», «krii lupon», «hundo en stalo», «leon parto», ktp).
Inter la plej famaj estas:
- La formiko kaj la akrido
- La urso kaj la vojaĝantoj
- La knabo kiu kriis lupon
- La knabo kiu estis vanta
- La kato kaj la musoj
- La koko kaj la juvelo
- La korvo kaj la kruĉo
- La cervo sen koro
- La hundo kaj la osto
- La hundo kaj la lupo
- La hundo en la stalo
- La farmisto kaj la cikonio
- La farmisto kaj la vipuro
- La rano kaj la bovo
- La ranoj kiuj deziris reĝon
- La vulpo kaj la korvo
- La vulpo kaj la kapro
- La vulpo kaj la vinberoj
- La ansero kiu demetis la orajn ovojn
- La honesta lignohakisto
- La leono kaj la muso
- La parto de la leono
- La musoj en konsilio
- La petolema hundo
- La norda vento kaj la suno
- La testudo kaj la leporo
- La urba muso kaj la kampara muso
- La lupo en ŝafa vesto












