Erinioj (Furioj)
La Erinioj (aŭ la Furioj, aŭ foje la Eŭmenidoj, la ‘bonkoraj aŭ favoraj’) estis virinaj, ĥtoniaj diaĵoj de venĝo aŭ supernaturaj personigoj de la kolero de la mortintoj. Kvankam ilia nombro estas nedeterminita, tri kutime estas rekonataj: Alekto (‘senĉesa’), Megaero (‘envia’) kaj Tizifono (‘venĝa murdo’). Ili naskiĝis kiam la Titano Krono kastris sian patron Uranon kaj ĵetis liajn genitalojn en la maron; la Erinioj eliris el la gutoj da sango, dum Afrodito naskiĝis el la mara ŝaŭmo. Ili estis komprenataj kiel la persekutantoj de mortemaj viroj kaj virinoj kiuj rompis naturajn leĝojn, aparte tiuj kiuj rompis la parencajn ligojn per murdo de familianoj. Kiam ili ne postsekvis viktimojn sur la Tero, la Furioj laŭdire loĝis en Tartaro, kie ili aplikis siajn turmentojn al la animoj de la damnitoj.