Enkido
En la mezopotamia mito, Enkido estis potenca sovaĝhomo, kreskigita de bestoj kaj nescia pri la homa socio ĝis kiam li kuŝis kun la hetajro Ŝamhato, post kio li fariĝis la amiko kaj konstanta akompananto de Gilgameŝo, reĝo de Uruko. Post multaj komunaj aventuroj, Enkido malsaniĝis kiel puno pro la mortigo de la Ĉiela Taŭro kaj de la demono Humbabao, kaj la perdo de Enkido inspiris la mision de Gilgameŝo eskapi la morton en la cetero de la rakonto.