Dionizo/Bakĥo
Dionizo (aŭ Dionizos, aŭ Bakĥo por la romianoj) estis la greka dio de vino kaj teatro, kaj la inspiranto de rita frenezeco kaj ekstazo. Kvankam li estis malfrua alveninto en la greka mitaro (eble el Anatolio aŭ eĉ Nordafriko), li tamen estis ĉefa figuro kaj unu el la dek du Olimpanoj. Li estis la filo de Zeŭso kaj Semelo, la mortemula filino de la reĝo Kadmo de Tebo, kvankam en aliaj versioj de la mito li estis filo de Zeŭso kaj Persefono. Antaŭ lia naskiĝo, la ĵaluza edzino de Zeŭso, Hero, persvadis Semelon igi Zeŭson montri sin en sia tuta gloro, sciante ke tio mortigos ŝin, sed Zeŭso savis la fetan Dionizon kudrante lin en sian propran femuron kaj poste ‘naskante’ lin kiel belan plenkreskan junulon. Post multaj jaroj da vagado en la oriento, li revenis al Grekio por establi sian propran kulton, kun ĝiaj frenezaj bakĥaj ritoj.