Elis
Eliso (Ἦλις) estis la ĉefurbo de la regiono ankaŭ nomata Eliso. Elison fondis aŭ Etlio, filo de Eolo kaj Protogeneja, aŭ Endimiono, filo de Etlio de Kaliko.
Endimiono havis tri filojn - Epeo, Paeono kaj Etolo. Por decidi kiu filo regos post li, oni organizis piedkuro-konkurson. Epeo venkis, kaj tuj sukcedis sian patron, kiu abdikis. La popolo de Eliso estis nomata Epeianoj. Tamen, Epeo mortis seninfana (aŭ sen filo, ĉar alia rakonto diris ke lia filino, nomata Hirmimo, edziniĝis kun la lapita reĝo Forbaso). Etolo sukcedis sian fraton. Etolo ne regis Elison tre longe. Kiam Etolo estis ekzilita pro akcidenta mortigo, la urbon regis Eleio, filo de Posejdono kaj Eŭricido, filino de Endimiono. La urbo kaj regiono ricevis sian nomon de Eleio. La popolo ankaŭ fariĝis konata kiel la Eleianoj.
Poste, Eliso implikiĝis en milito kontraŭ Pelopso, reĝo de Piso. Pelopso fariĝis tiel potenca ke la Eleianoj petis Forbason, la lapitan reĝon de Tesalio, migri al Eliso kaj helpi ilin en la milito. La filo de Forbaso, Aŭgejo, fariĝis la sekva reĝo de Eliso.
Aŭgejo estis reĝo dum la tempo kiam Heraklo plenumis siajn dek du laborojn. Aŭgejo estis la posedanto de la plej granda brutaro. La kvina laboro estis purigi la grandegan stalon de Aŭgejo. Aŭgejo konsentis pagi Heraklon per dekono de sia brutaro, se la heroo povus kompletigi la taskon ene de unu tago. Tamen, Aŭgejo rifuzis honori sian promeson al Heraklo, post kiam la heroo sukcese kompletigis sian taskon. Kelkajn jarojn poste, Heraklo atakis Elison kun sia armeo, venkante Elison en dua invado. (Por genealogio, vidu la Eolidojn en Eliso.)


