Tiesto
Tiesto estis la filo de Pelopso, reĝo de Olimpio, kaj Hipodamio. Li kaj lia ĝemela frato Atreo estis ekzilitaj de sia patro pro murdo de sia duonfrato, Krizipo, en sia deziro pri la trono de Olimpio. Ili rifuĝis en Mikeno, kie ili prenis la tronon en la foresto de la reĝo Euristeo. Tiesto trompis sian fraton por doni al li la tutan regadon, kvankam Atreo poste reprenis la tronon kaj ekzilis Tieston. Kiam Atreo eksciis pri la adulto de Tiesto kun lia propra edzino, Aeropo, li venĝis sin per kuirado de la du filoj de Tiesto kaj servis ilin al li. Tiesto tiam havis filon, Egiston, kun sia propra filino, Pelopio, laŭ konsilo de orakolo ke tia filo iam mortigos Atreon, kion li efektive faris. Tiesto kaj Egisto komune regis Mikenon, ekzilante la filojn de Atreo, Agamemnonon kaj Menelaon, al Sparto (kvankam Menelao kaj Agamemno poste revenis por renversi Egiston kaj Tieston).