Tezeo
Tezeo estis la filo de Etro kaj aŭ de la atena reĝo Egeo aŭ de Poseidono (aŭ ambaŭ), kiuj ambaŭ kuŝis kun Etro en la sama nokto, kaj la plej fama heroo-reĝo de Ateno. La juna Tezeo spertis multajn aventurojn: interalie li ĉasis la Kalidonian Apron, partoprenis la serĉadon de la Ora Ŝaffelo, forrabis la junan Helenon kaj vojaĝis al la Submondo por forrabi Persefonon. Li sukcesis mortigi la Minotaŭron (duonhoma, duonbova monstro sur la insulo de la reĝo Minoso, Kreto), eskapi el la labirinto helpe de la filino de Minoso, Ariadno, kvankam li poste forlasis ŝin sur la insulo Nakso. Dum serĉado en la lando de la Amazonoj, li edziĝis kun la amazona reĝino Hipolitino, kiu naskis al li filon, Hipoliton, antaŭ ol forlasi ŝin por edziĝi kun Fedro. Fedro naskis al li du filojn, Demofonon kaj Akamason, sed, kiam ŝi enamiĝis al Hipolito, Tezeo alvokis malbenon, kiu kaŭzis la mortojn de kaj Hipolito kaj Fedro. En aliaj legendoj, Tezeo invitis la vagantan Edipon resti en Ateno, kaj ankaŭ invadis Tebon por helpi la reĝon Adraston de Argo enterigi la malsukcesajn ‘Sep Kontraŭ Tebo’. Li mortis malglorie kiam Likomedo de Skiroso puŝis lin de klifo.