Telemako
Telemako estis la filo de la greka heroo Odiseo kaj Penelopo. Dum la vagadoj de Odiseo post la Troja Milito, la juna Telemako ne estis sufiĉe forta por forpeli la multnombrajn svatulojn, kiuj ĉikanis lian patrinon por akiri ŝian manon en geedziĝo, kaj li ekiris por serĉi sian patron, vizitante Nestoron en Piloso kaj Menelaon kaj Helenon en Sparto. Kiam Odiseo fine revenis hejmen al Itako, Telemako estis tie por helpi lin purigi la insulon de la svatuloj. En iuj rakontoj, Odiseo estis poste hazarde mortigita de Telegono (lia nekonata filo de Kirko), kaj Telemako revenis al la insulo Ajaio de Kirko, kun Telegono kaj Penelopo, kaj edziĝis kun Kirko.