Pilado
Pilado estis la filo de la reĝo Strofio de Fokiso kaj Anaksibio (la filino de Atreo kaj fratino de Agamemno kaj Menelao). Kiel knabo, li fariĝis la plej bona amiko de Oresto, kiu estis sendita al Fokiso por sekureco dum la amafero de lia patrino Klitemnestro kun Egisto, kaj kiu estis kreskigita kun li kiel frato. Pilado ludis gravan rolon en la klopodoj de Oresto venĝi la murdon de lia patro Agamemno per la mortigo de Klitemnestro kaj Egisto. Ĉe sia reveno al la patrujo, Pilado estis ekzilita de sia patro pro sia parto en la krimo, kaj li reiris denove al la flanko de Oresto. Li poste estis implikita en la plano de Oresto forrabi Hermionon, la filinon de Menelao, kaj savi Ifigenion, la fratinon de Oresto, de ŝia sklaveco en Taŭrido. Laŭ iuj rakontoj, Pilado edziĝis kun Elektro, la alia fratino de Oresto.