Fedro
Fedro estis la filino de Minoo, la mita reĝo de Kreto, kaj Pasifao (kaj do duonfratino de la Kreta Minotaŭro). Ŝi edziniĝis al la heroo Tezeo, kaj fariĝis la patrino de Demofono kaj Akamanto. Ŝi freneze enamiĝis al sia duonfilo Hipolito, la filo de Tezeo naskita de Antiopo (aŭ Hipolita), reĝino de la Amazonoj. Laŭ iuj fontoj, ŝia pasio por Hipolito estis puno de Afrodito pro tio, ke Hipolito rifuzis ŝin favore al la kultado de Artemiso. Kiel venĝo pro la rifuzo de Hipolito, Fedro asertis, ke Hipolito seksperfortis ŝin, kaj la kolera Tezeo malbenis lin per unu el la tri malbenoj, kiujn li ricevis de Posejdono, kio kondukis al la morto de Hipolito. Fedro faris memmortigon pro kulpo, lasinte siajn pasiojn superi ŝin.