Perseo
Perseo estis la filo de Zeŭso kaj Danao (la sola filino de Akrizio, reĝo de Argo), malgraŭ tio, ke la patro de Danao tenis ŝin ŝlosita en subtera bronza ĉambro (Zeŭso venis al ŝi en la formo de ora pluvo). Okaze de lia naskiĝo, Akrizio ĵetis kaj patrinon kaj bebon en la maron en ligna kesto, timante profetaĵon (kiu efektive plenumiĝis multajn jarojn poste), ke la filo de lia filino iam mortigos lin, sed ili estis portitaj sur la strandon de la insulo Serifo. Kiam Perseo fariĝis plenkreska viro, Polidekto, la reĝo de la insulo, postulis, ke li alportu al li la kapon de la serpenthara Gorgono Meduzo, kies sola rigardo ŝtonigis homojn, taskon kiun li plenumis helpe de magiaj donacoj de la dioj. Li ankaŭ mortigis la marmonstron Keton, kaj tiel gajnis la manon de la princino Andromedo. Ili ekloĝis en Tirinto en Argo kaj, per sia filo Perso, estigis la familion de la Perseidoj kaj la imperiestrojn de Persio. Laŭ iuj fontoj, li ankaŭ fondis la urbon Mikeno.