Penelopo

Penelopo estis la filino de Ikario de Sparto kaj lia edzino Peribeo. Odiseo venkis la ĉampion-kuranton Ikario-n en piedkurado, kaj tial ricevis la rajton edziĝi kun Penelopo. Ŝi naskis al Odiseo unu filon, Telemako-n, kiu naskiĝis ĵus antaŭ ol Odiseo estis vokita batali en la Troja Milito. Dum la dudek jaroj, dum kiuj ŝia edzo forestis (dek jaroj da milito kaj dek jaroj da vagado), ŝi havis malfacilaĵojn forpuŝi edziĝ-proponojn de granda nombro da abomenindaj svatantoj, kiuj asertis, ke Odiseo certe mortis. Sed ŝi restis fidela kaj, kiam Odiseo ja revenis, ŝi aranĝis pafarkadan konkurson uzante pafarkon, kiun nur Odiseo povis uzi, kaj tiel regajnis sian edzon. Laŭ iuj legendoj, post la morto de Odiseo, Penelopo edziĝis kun Telegono, filo de Odiseo kun Circo.

Created: 2023-Novembro-9