Pariso
Pariso estis filo de la reĝo Priamo kaj la reĝino Hekubo de Trojo. Kiel bebo li estis elmetita sur la monton Idon, en la espero eviti profetaĵon, ke li kaŭzos la ruinigon de Trojo, sed lin mamnutris ursino, kaj fine li kreskis forta kaj sana. Zeŭso petis lin arbitracii la dian beleco-konkurson inter Hero, Afrodito kaj Atena, kaj li elektis Afrodito-n (kiu subaĉetis lin per la ofero de la amo de la plej bela virino sur la tero, Helena de Sparto). Tamen, kiam Pariso ŝtelis Helena-n for de ŝia edzo, Menelao, li ekigis la ekspedicion de la Grekoj por reakiri Helena-n kaj la dekjaran Trojan Militon. Ne lerta militisto, Pariso nur evitis esti mortigita dum la Milito per la helpo de Afrodito, sed li estis respondeca pri la morto de la greka heroo Aĥilo. Li estis mortige vundita malfrue en la milito fare de Filokteto, kaj kvankam lia juna amantino de la monto Ido, la nimfo Enona, rifuzis resanigi lin, ŝi tamen ĵetis sin sur lian funebran ŝtiparon.