Oresto
Oresto estis la filo de la mikena reĝo Agamemno kaj Klitemnestro, kaj membro de la fatala domo de Atreo. Oresto forestis el Mikeno kiam Agamemno revenis de la Troja Milito kun sia troja kromvirino Kasandro, kaj tial li ne ĉeestis la murdon de Agamemno fare de lia edzino Klitemnestro kaj ŝia amanto Egisto. Tamen, li estis elkondukita el la lando fare de sia vartistino (aŭ de sia fratino Elektro) por protekti lin kontraŭ la minacoj de Klitemnestro, kaj li estis edukita de la reĝo Strofio de Fokido. Kiel plenkreskulo, li revenis al Mikeno kun sia amiko Pilado, por venĝi la murdon de sia patro, mortigante kaj Klitemnestron kaj Egiston. Li freneziĝis post la faro kaj estis persekutata de la Erinioj, kies devo estis puni ĉian malobservon de la ligoj de familia pieco, ĝis li estis malkondamnita pri siaj krimoj fare de Atena kaj ĵurio de Atenanoj. Laŭ iuj versioj, li kaj Pilado tiam fuĝis al Taŭriso, kie li malkovris kaj savis sian delonge perditan fratinon, Ifigenion. Li aldonis la plej grandan parton de la cetera Peloponezo al la regno de sia patro, Mikeno, kaj onidire mortis pro serpenta mordo en Arkadio.