Jokasta

Jokasta (Iokasta en la latina) estis filino de Menekeo de Tebo, posteulo de la originaj Spartoj, kaj fratino de Kreono. Ŝi edziniĝis al la reĝo Lajo, kvankam orakolo avertis ilin kontraŭ havi infanojn, ĉar ĉiu infano estis destinita mortigi sian patron kaj edziĝi kun sia patrino. Tiel, kiam ili hazarde koncepis Edipon, la bebo estis lasita morti sur la monto Kiterono (kvankam li estis savita kaj edukita en Korinto). Edipo poste iris al Tebo kaj solvis la faman enigmon de la sfinkso, post kio li fariĝis reĝo kaj edziĝis kun la vidvina reĝino Jokasta, nesciante ke ŝi efektive estis lia propra patrino. Jokasta kaj Edipo plue havis kvar infanojn kune, Antigona, Ismena, Eteoklo kaj Poliniko. Kiam Edipo fine malkovris la veron pri sia deveno, li blindigis kaj ekziligis sin, dum Jokasta pendigis sin.

Created: 2023-Novembro-9