Jazono
Jazono estis la filo de Alkimedo kaj Aisono (la legitima reĝo de Jolko, kiu estis detronigita de la duonfrato de Aisono, la potencavida Peliaso). Por regajni la tronon, Jazono akceptis la defion de Peliaso revenigi la Oran Ŝaffelon el Kolĥido, serĉado por kiu li kolektis grupon da herooj (konataj kiel la Argonaŭtoj laŭ ilia ŝipo, la Argo), inkluzive de Heraklo, Filokteto, Peleo, Telamono, Orfeo, Atalanta, Kastoro kaj Polukso. Post serio da aventuroj, Jazono sukcesis en sia serĉado, kvankam ne sen la helpo de la sorĉistino Medea (kiu enamiĝis al li), kaj ili kune revenis al Jolko. Tamen, kiam Medea mortigis Peliason, ili estis forpelitaj de Jolko, kaj setliĝis en Korinto. Tie, Jazono fianĉiĝis kun Glauka, filino de la reĝo Kreono de Korinto, por fortigi siajn politikajn ligojn, kaj la kolerigita Medea mortigis kaj Glaukon kaj Kreonon, kaj ankaŭ siajn proprajn du infanojn kun Jazono. Perdinte la favoron de Hero pro rompo de siaj promesoj al Medea, Jazono mortis soleca kaj malfeliĉa, premita de la poopo de la putra Argo.