Hermiono
Hermiono estis la sola filino de la reĝo Menelao de Sparto kaj de Helena, kvankam ŝin plejparte edukis ŝia onklino, Klitemnestra. Ŝia avo Tindareo fianĉigis ŝin al ŝia kuzo Oresto, sed sur la batalkampo de Trojo ŝia patro ankaŭ promesis ŝin al la filo de Aĥilo, Neoptolemo. Post la milito Neoptolemo postulis Hermionon kaj forkondukis ŝin al sia hejmlando en Epiro. Tamen, post ekiĝo de konflikto kun la kromvirino de Neoptolemo, Andromaĥo, Hermiono fuĝis el Epiro kun sia kuzo Oresto, kiu mortigis Neoptolemon. Ili geedziĝis kaj, kun Oresto, ŝi fariĝis reĝino de la tuta Peloponezo.