Hekubo

Hekubo (aŭ Hekabo aŭ Hekabe) estis la filino de la frigia reĝo Dimaso kaj de Eŭnoo, kaj la edzino de Priamo, la reĝo de Trojo dum la Troja Milito. Kun Priamo, ŝi havis almenaŭ 19 infanojn, inkluzive de la filoj Hektoro, Pariso, Heleno, Troilo kaj Polidoro, kaj de la filinoj Kasandra kaj Poliksena. Ŝi estis sklavigita de la grekoj, kiam la urbo falis, kvankam iuj legendoj rakontas, ke ŝi freneziĝis vidinte la kadavrojn de siaj plej junaj infanoj, Polidoro kaj Poliksena, kaj aliaj, ke ŝi estis donita al Odiseo kiel sklavino, sed la dioj transformis ŝin en hundon, tiel ebligante al ŝi eskapi.

Created: 2023-Novembro-9