Grendelo

En anglosaksa mito, Grendelo estis terura monstro (priskribita kiel posteulo de la biblia Kaino), kiu atakadis la Heoroton (la hidromelan halon de la legenda dana reĝo Hrotgaro), mortigante kaj manĝante ĉiun, kiun li trovis tie. Je la peto de Hrotgaro, la geata heroo Beowulfo vojaĝis el Geatlando por trovi kaj detrui Grendelon. Beowulfo mortige vundis Grendelon ŝirante for lian brakon, kiel rezulto de kio Grendelo mortis en sia kaverno sub la marĉo. Beowulfo tiam mortigis la patrinon de Grendelo, elterigis la kadavron de Grendelo kaj forigis la kapon por konservi ĝin kiel trofeon.

Created: 2023-Novembro-9