Demofono
Demofono estis filo de Fedro kaj Tezeo, kaj mem estis reĝo de Ateno dum iom da tempo post la morto de sia patro. Li rebatis la atakojn de Eŭristeo kontraŭ Ateno (kvankam nur danke al la nobla memofero de la virgulino Makario). Li ankaŭ batalis en la Troja Milito kaj estis unu el tiuj militistoj en la Troja Ĉevalo, kiu kondukis al la greka venko. Sur sia hejmvojaĝo el la Troja Milito, li edziĝis kun Filiso, filino de Likurgo, Reĝo de Trakio, kaj ili havis filon nomatan Oksinto. Tamen Demofono lasis Filison malantaŭe, kiam li revenis al Ateno, kaj laŭ unu versio ŝi mortigis sin, kiam li malsukcesis reveni por ŝi, aŭ laŭ alia versio ŝi kaŭzis, ke Demofono falu sur sian glavon kaj mortu.