Kreono de Tebo
Kreono (ne konfuzenda kun Kreono de Korinto) estis la filo de Menekeo de Tebo kaj malproksima posteulo de Kadmo kaj la Spartoj, same kiel la frato de Jokasto (la edzino de Edipo). Li edziĝis kun Eŭridiko kaj ilia plej aĝa filino estis Megaro, kiu poste edziniĝus kun Heraklo. Lajo provizore faris lin reganto, dum li iris konsulti la orakolon ĉe Delfo. Kiam oni raportis, ke Lajo estis mortigita, Kreono ofertis la tronon de Tebo (same kiel la manon de sia fratino Jokasto, la vidvino de Lajo), al iu ajn, kiu povus liberigi la urbon de la subpremo de la Sfinkso. Edipo solvis la enigmon de la Sfinkso, fariĝis reĝo kaj edziĝis kun Jokasto. Post la malhonoro kaj ekzilo de Edipo, Kreono denove regis Tebon kiel regento por la filoj de Edipo, Eteoklo kaj Poliniko, kaj poste ankoraŭfoje kiel regento por la filo de Eteoklo, Laodamanto, post la nekonkludeva teba enlanda milito. En sia maljuneco, Kreono estis mortigita de la tirano Liko, kiu invadis la urbon kaj kaptis la tronon perforte.