Klitemnestra
Klitemnestra (foje malĝuste literumata kiel Klimenestra) estis filino de Leda kaj la reĝo Tindareo de Sparto, kaj la fratino (aŭ duonfratino) de Helena kaj de la ĝemeloj Kastoro kaj Polukso (Polideŭko). Ŝi edziniĝis al Agamemno, reĝo de Mikeno (aŭ Argo), kaj estis la patrino de Ifigenia, Oresto, Krisotemiso kaj Elektra. Dum Agamemno forestis ĉe la Troja Milito, Klitemnestra komencis amaferon kun Egisto kaj komplotis kun li por mortigi Agamemnon kiam li revenis de la milito (parte kiel venĝo pro tio, ke Agamemno oferis ilian filinon Ifigenian komence de la milito). Post la morto de Agamemno, ŝi daŭrigis regi kiel la reĝino de Egisto ĝis ŝi estis fine mortigita de sia propra filo Oresto kiel venĝo pro la murdo de Agamemno.