Agamemno
Agamemno estis la filo de la reĝo Atreo de Mikeno, la frato de Menelao kaj la edzo de Klitemnestra. Li regis kiel reĝo de Mikeno (aŭ de Argoso laŭ iuj versioj), kaj li kaj Klitemnestra havis kvar infanojn: unu filon, Oreston, kaj tri filinojn, Ifigenion, Elektron kaj Krisotemidon. Li estis la komandanto de la sukcesaj grekaj fortoj en la Troja Milito, kiu estis entreprenita por retrovi la forkaptitan Helenon de Sparto, la edzinon de lia frato, el Trojo. Kiam li revenis hejmen post la falo de Trojo, kun sia kromvirino Kasandra, li estis murdita de sia edzino Klitemnestra kaj de ŝia amanto Egisto.