Egisto
Egisto estis la filo de Tiesto (la ekzilita reĝo de Mikeno) kun sia propra filino, Pelopio. Li estis forlasita je la naskiĝo, kaj kreskigita nescie de sia onklo Atreo (la uzurpa reĝo de Mikeno), kiun li poste mortigis laŭ peto de Tiesto. Dum la filoj de Atreo, Agamemno kaj Menelao, estis forestaj dum la ekspedicio kontraŭ Trojo, Egisto delogis la edzinon de Agamemno, Klitemnestron, kaj efektive regis kun ŝi kiel reĝo de Mikeno. Kiam Agamemno revenis, Egisto kaj Klitemnestra perfide murdis lin, kaj ili daŭre regis super Mikeno ĝis kiam la filo de Agamemno, Oresto, venĝis la morton de sia patro mortigante ilin ambaŭ.