Egeo
Egeo (aŭ Egeaso) estis la filo de la reĝo Pandiono kaj mem estis frua reĝo de Ateno. Li eble estis la patro de Tezeo (kvankam la patrino de Tezeo, Aetra, ankaŭ amoris kun Poseidono dum tiu sama nokto). Li edziĝis kun Medea, kiu fuĝis el Korinto kaj el la kolero de Iasono, kaj kune ili havis filon nomatan Meduso. Egeo saltis en la maron (ekde tiam nomatan la Egea Maro) kaj dronis, mise kredante, ke lia filo Tezeo estis mortigita de la Minotaŭro.